Scroll to navigation

HELP2MAN(1) Uzant-Komandoj HELP2MAN(1)

NOMO

help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO

help2man [ ELEKTILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

`help2man' generas man-paĝon el `--help' kaj `--version' eligoj.
-n, --name=ĈENO
priskribo por la alineo NAME (NOMO)
-s, --section=SEKCIO
sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)
-m, --manual=TEKSTO
nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)
-S, --source=TEKSTO
fonto de la programo (FSF, Debian, ...)
-L, --locale=ĈENO
elekti lokaĵaron (apriore "C")
-i, --include=DOSIERO
inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'
-I, --opt-include=DOSIERO inkluzivigi materialon el 'DOSIERO' se ĝi ekzistas
-o, --output=DOSIERO
sendi eligon al 'DOSIERO'
-p, --info-page=TEKSTO
nomo de manlibro Texinfo
-N, --no-info
formeti referencon al manlibro Texinfo
-l, --libtool
forviŝi la 'lt-' el la program-nomo
--help
montri tiun ĉi helpon, kaj eliri
--version
montri versio-numeron, kaj eliri
PLENUMEBLAĴO devos akcepti elektilojn '--help' kaj '--version' kaj eligi al stdout kvankam alternativoj povas esti indikataj uzante:
-h, --help-option=ĈENO
help-elektila ĉeno
-v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno
--version-string=ĈENO
versia ĉeno
--no-discard-stderr
inkluzivigi stderr dum analizado de elektil-eligo

INKLUZIV-DOSIEROJ

Kroma materialo povos esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj --include kaj --opt-include La formo estas simpla:
 

[sekcio]
teksto
 

/ŝablono/
teksto
 
Pecoj de netuŝita teksto *roff estos enmetataj en la eligo en la komenco de la donita [sekcio] (iu ajn uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.
 
Ŝablonoj uzas la sintakson de regul-esprimoj Perl kaj povas esti sekvataj de la modifiloj i, sm (vidu perlre(1)).
 
Linioj antaŭ la unua sekcio aŭ ŝablono komencantaj per '-' estas traktataj kiel elektiloj. Ĉio alia estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.
 
La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:
 

NOMO
RESUMO
PRISKRIBO
ELEKTILOJ
MEDIO
DOSIEROJ
EKZEMPLOJ
alia
AŬTORO
RAPORTADO DE MISOJ
KOPIRAJTO
VIDU ANKAŬ
 
Iu ajn sekcio [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero anstataŭos kion ajn estus aŭtomate produktite (kvankam vi ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per --name se bezonate).
 
Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la normaj sekcioj montrataj supre, aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

DISPONEBLECO

La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:
 

ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

Verkite de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

RAPORTADO DE MISOJ

Raportu misojn al <bug-help2man@gnu.org>.
Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2009, 2010, 2011, 2012 Free Software Foundation, Inc. Tio ĉi estas libera programaro; rigardu la fontkodon por kopi-kondiĉoj. Estas NENIU garantio; eĉ ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

VIDU ANKAŬ

La kompleta dokumentaro por help2man estas tenata kiel manlibro Texinfo. Se la programoj info kaj help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando
info help2man
devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.
2012-06 help2man 1.40.10