Scroll to navigation

HELP2MAN(1) Uzant-komandoj HELP2MAN(1)

NOMO

help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO

help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

'help2man' generas man-paĝon el eligoj de '--help' kaj '--version'.

priskribo por la alineo NAME (NOMO)
sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)
nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)
fonto de la programo (FSF, Debian, ...)
elekti lokaĵaron (aprioras "C")
inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'

-I, --opt-include=DOSIERO inkluzivigi materialon el 'DOSIERO' se ĝi ekzistas

sendi eligon al 'DOSIERO'
nomo de manlibro Texinfo
formeti referencon al manlibro Texinfo
forviŝi la 'lt-' el la program-nomo
montri tiun ĉi helpon, kaj eliri
montri versio-numeron, kaj eliri

PLENUMEBLAĴO devas akcepti modifilojn '--help' kaj '--version' kaj eligi al ĉefeligujo kvankam alternativoj povas esti indikataj uzante:

help-elektila ĉeno

-v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno

versia ĉeno
inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil-eligo

Raportu program-misojn al <bug-help2man@gnu.org>.

Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014, 2015, 2016, 2017, 2020, 2021 Free Software Foundation, Inc. Tio ĉi estas libera programaro; rigardu la fontkodon por kopi-kondiĉoj. Estas NENIU garantio; eĉ ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ

Kroma materialo povos esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj --include kaj --opt-include La formo estas simpla:


[sekcio]
teksto


/ŝablono/
teksto

Pecoj de netuŝita teksto *roff estos enmetataj en la eligo en la komenco de la donita [sekcio] (iu ajn uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.

Ŝablonoj uzas la sintakson de regul-esprimoj Perl kaj povas esti sekvataj de la modifiloj i, sm (konsultu perlre(1)).

Linioj antaŭ la unua sekcio aŭ ŝablono komencantaj per '-' estas traktataj kiel modifiloj. Ĉio alia estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.

La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:


NOMO
RESUMO
PRISKRIBO
ELEKTILOJ|MODIFILOJ
alia
MEDIO
DOSIEROJ
EKZEMPLOJ
AŬTORO
RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
KOPIRAJTO
KONSULTU ANKAŬ

Iu ajn sekcio [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero anstataŭigos kion ajn estus aŭtomate produktite (kvankam vi ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per --name se bezonate).

Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la normaj sekcioj montrataj supre, aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

Almeto de teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la sintakson [<sekcio], [=sekcio] aŭ [>sekcio] por meti la kroman tekston antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo, respektive.

DISPONEBLECO

La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:


ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

Verkita de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

KONSULTU ANKAŬ

La kompleta dokumentaro por help2man estas tenata kiel manlibro Texinfo. Se la programoj info kaj help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando

info help2man

devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.

2021-02 GNU help2man 1.48.1